urbo de Andra-Pradeŝo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia
Dharmavaram (telugue ధర్మవరం) estas urbego, municipo en suda Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo, en distrikto Sri Sathya Sai.
Dharmavaram | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Barato | ||
Subŝtato | Andra-Pradeŝo | ||
Poŝtkodo | 515671 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 874 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 009 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 25′ N, 77° 43′ O (mapo)14.414277.715 [+] | ||
Alto | 345 m [+] | ||
Areo | 40,5 km² (4 050 ha) [+] | ||
Horzono | UTC + 05:30 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dharmavaram, Anantapur district [+] | |||
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 121 874 loĝantoj sur areo de 40,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 009 loĝantoj/km². La legopovo estas 71%, iomete pli malalta ol la landaveraĝo de 73%.
Dharmavaram etendiĝas sur montetaro en alteco de 345 metrojn de la marnivelo. Tadipatri troviĝas 17, distrikta sidejo Puttaparthi 30, Anantapuramu 66, Hindupur 71, Guntakal 91, Proddatur 97, Ballari 117, Kadapa (urbo) 120, Ĉitradurga 144, Nellore (kun la orienta marbordo) 241, Hajderabado 337, subŝtata ĉefurbo Amaravatio 378, Mumbajo 726, Kolkato 1442, tutlanda ĉefurbo Delhio 1581 kilometrojn (aere) .
La 3-agrada municipo estis formita en 1964, la distrikto en 2022.
Dharmavaram estas centro por puraj silkaj sarioj kaj estas nomita kiel silkurbo de Andra-Pradeŝo. La ekonomio de la urbo dependas de la teksindustrio. Kamparanoj dependas de la pluvo pro manko de akvoresursoj. Grava kultivaĵo en tiu areo estas muelaj nuksoj kaj kotonoj.
En Dharmavaram mankas iu ajn altlernejo. La instruaj lingvoj estas la angla, telugua kaj urdua.
La telugua estas la oficiala kaj vaste parolata lingvo.
Preskaŭ 86% de la populacio estas hinduoj, proksimume 14% estas islamanoj.
Dharmavaram situas en semi-arida klimato kun influo de musono. La meza jara pluvo estas inter 500-600 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 34 °C.
Al Dharmavaram kuras 3 fervojaj linioj, 4 ĉefvojoj kaj kelkaj lokaj vojoj. La plej proksima internacia flughaveno estas ĉe Bengaluro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.