Dezertiĝado
procezo, artefarita aŭ ne, per kiu iu regiono estiĝas dezerto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Dezertiĝado, aridigo aŭ dezertigado estas la procezo laŭ kiu teritorio kiu ne posedas la kondiĉojn de klimato de dezertoj, ĉefe arida, duonarida aŭ subhumida seka, sed kiu finfine akiras laŭgrade la karakterojn de tiuj. Tio okazas kiel rezulto de la detruo de ties vegetala kovrilo, de la erozio de la grundo kaj de la manko de akvo.
Laŭ datumoj de la Programo de Unuiĝintaj Nacioj por la Medio (PNUMA), 35 % de la surfaco de la kontinentoj povas esti konsiderataj kiel dezertaj areoj.
Ene de tiuj teritorioj survivas milionoj da personoj laŭ kondiĉoj de konstanta sekeco kaj malbundo de nutraĵoj. La ekspansio de tiuj dezertoj estas konsekvenco de homaj kaŭzoj (dezertigado). Kiam la procezo okazas sen homa interveno, tio estas, pro naturaj kaŭzoj temas pri dezertiĝado.