Derviŝo
Islama asketo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Derviŝo (turke derviş; perse درویش, darviŝ; arabe درويش, darŭiŝ) estas ano de islama asketisma ordeno de sufiismo. Derviŝoj ĝenerale konatas pro sia ekstrema povreco kaj strikteco. Ili en islamaj kulturoj havas la renomon esti fontoj de saĝeco, de medicino, de poezio kaj de religiaj revelacioj. Aparte legenda derviŝo estis Nasredino, kiu konatiĝis ne nur en la islamaj socioj de Okcidenta Azio kaj Barato, sed ankaŭ en ne-islamaj kulturoj de aliaj mondopartoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1e/Wassilij_Wassiljewitsch_Wereschtschagin_001.jpg/640px-Wassilij_Wassiljewitsch_Wereschtschagin_001.jpg)