![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Kafka_Der_Prozess_1925.jpg/640px-Kafka_Der_Prozess_1925.jpg&w=640&q=50)
Der Proceß
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Proceso (germane Der Proceß) estas romano verkita de Franz Kafka inter 1914 kaj 1915 kaj postmorte eldonita dum 1925. Unu el la tri grandaj romanoj kiujn Kafka skribis sed ne publikigis. La proceso estas konsiderita unu el la plej influaj verkoj de la dudeka jarcento. La romano estis la kulmino de la unika stilo de Kafka, konata kiel la "Kafkaeska-stilo", kaj ĝia pionireco estas en la procezo kiu trapasas la ĉeffiguron en la romano, kiu estas provita de sistemo kun enormaj kaj nedifinitaj potencoj, eĉ sen scii kian krimon li faris.
Der Prozeß | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
nefinita romano • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Franz Kafka | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1925 | ||||
Loko | Berlino | ||||
Ĝenro | absurdisma literaturo • malutopia fikcio | ||||
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde | ||||
| |||||
La romano estas unu el liaj plej konataj verkoj, rakontante la historion de viro arestita kaj persekutata de fora instanco; la naturo de lia krimo riveliĝas nek al li nek al la leganto. Kiel ĉe la aliaj romanoj de Kafka, La Proceso neniam estis kompletigita, kvankam ĝi inkluzivas ĉapitron, kiu finigas la rakonton. Ofte oni indikis influon de Fjodor Dostojevskij, Krimo kaj Puno kaj La Fratoj Karamazov.
Ĝi estis ofte adaptita al teatro kaj al kino, ekzemple en versio de 1962, reĝisorita de Orson Welles, en kiu stelrolas Anthony Perkins. La romano enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.
- Kategorio Der Proceß en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)