Departemento Gracias a Dios (hispane "Dankon al Dio") estas unu el la 18 departementoj, per kiuj la Centramerika lando Honduro estas dividita. La hodiaŭa departementa ĉefurbo estas Puerto Lempira; ĝis 1975 la ĉefurbo estis Brus Laguna. Unufoje parto de la Moskita Marbordo, la departemento formiĝis en 1957 el ĉiom da la Moskita teritorio kaj partoj de la departementoj Colón kaj Olancho. Gracias a Dios estas iom ne-alirebla per teraj vojoj, kvankam tieaj flugkompanioj aviadilas al la ĉefaj urboj.

Rapidaj faktoj [+], Lando ...
Departemento Gracias a Dios
Departemento
departemento de Honduro [+]

LandoHonduro

ĈefurboPuerto Lempira
- koordinatoj15° N, 84° U (mapo)15.266408333333-83.772530555556 [+]
Akvokolektejo16 997 km² (1 699 700 ha) [+]
Areo16 997 km² (1 699 700 ha) [+]
Loĝantaro90 765 [+] (2013)

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2HN-GD

Departemento Gracias a Dios (Tero)
Departemento Gracias a Dios (Tero)
Situo de Gracias a Dios

Departemento Gracias a Dios (Honduro)
Departemento Gracias a Dios (Honduro)
DEC

Departemento Gracias a Dios
Vikimedia Komunejo:  Gracias a Dios Department [+]
vdr
Fermi
Nacia Parko Rio Platano en departemento Gracias a Dio

Laŭ la stato de 2013 en la departemento vivis 90 765 loĝantoj sur areo de 16 997 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². En 2005 ĝi havis taksitan popolnombron de 76 278 loĝantoj.

Kvankam ĝi estas la dua plej granda departemento laŭ tera etendo en la lando, ĝi malabundas loĝantare, kaj enhavas vastajn pinajn savanojn, marĉojn, kaj pluvarbarojn. Tamen, la pligrandiĝado de la agrikultura limo estas ĉiama minaco al la natura abundo de la departemento.

Geografio

Ĝi enhavas la Lagunon Caratasca, la plej granda laguno tia en Honduro. La plej orienta pinto estas la Kabo Danke al Dio.

Municipoj

  1. Ahuas
  2. Brus Laguna
  3. Juan Francisco Bulnes
  4. Puerto Lempira
  5. Ramón Villeda Morales
  6. Wampusirpi

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.