From Wikipedia, the free encyclopedia
Alta Verapaco (hispane Alta Verapaz) estas departemento situanta norde de Gvatemalo, je 200 km de Gvatemalurbo. Ĝi limas norde kun Peteno; oriente kun Izabal; sude kun Zakapo, Progreso kaj Malalta Verapaco; kaj okcidente kun Kiĉeo.
Departemento Alta Verapaco | |||
---|---|---|---|
departemento | |||
Flago | Blazono | ||
department of Guatemala [+] | |||
Lando | Gvatemalo | ||
Supermara alteco | 1 316 m [+] | ||
Ĉefurbo | Kobano | ||
- koordinatoj | 16° N, 90° U (mapo)15.5-90.333333333333 [+] | ||
Akvokolektejo | 8 686 km² (868 600 ha) [+] | ||
Areo | 8 686 km² (868 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 355 134 [+] (2021) | ||
ISO 3166-2 | GT-16 | ||
Departemento Alta Verapaco | |||
Vikimedia Komunejo: Alta Verapaz Department [+] | |||
Laŭ la stato de 2021 en la departemento vivis 1 355 134 loĝantoj sur areo de 8 686 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 156 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Kobano.
Krom la hispana, en la regiono oni ankaŭ parolas en la kekĉia lingvo, la pokomĉia kaj la aĉia.
Ĝi estas unu el la nature plej riĉaj departementoj de Gvatemalo: elstaras inter ili la basenoj Semuc Champey (en la rivero Cahabón); la grotoj de Candelaria, Rey Marcos kaj Lanquín; kaj ĝiaj humidaj arbaroj.
Ene de ĝiaj limoj troviĝas 64 arkeologiaj enklavoj el la majaa epoko kaj kelkaj religiaj konstruaĵoj el la kolonia periodo, ĉefe en Kobano, Sankta Johano Ĉamelko kaj Sankta Petro Karĉao.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.