Departemento Ĉokoo estas departemento de Kolombio, en la okcidento de la lando. La nordokcidenta limo de la departamento estas la limo inter Centra kaj Suda Ameriko. Kiel multaj ŝtatoj de Centra Ameriko, ankaŭ la departemento Ĉokoo havas marbordojn kaj ĉe la Atlantika kaj ĉe la Pacifika Oceanoj. Laŭ la stato de 2021 en la departemento vivis 544 767 loĝantoj sur areo de 46 530 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Antjokio, Risaraldo, Valo de Kaŭko, Darieno, Embera-Ŭoŭnano kaj Kuna Yala.
Departemento Ĉokoo | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
departemento de Kolombio [+] | ||
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 167 m [+] | |
Ĉefurbo | Quibdo | |
- koordinatoj | 6° N, 77° U (mapo)6.3166666666667-77 [+] | |
Akvokolektejo | 46 530 km² (4 653 000 ha) [+] | |
Areo | 46 530 km² (4 653 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 544 767 [+] (2021) | |
Horzono | UTC-5 | |
ISO 3166-2 | CO-CHO | |
Oficiala(j) lingvo(j) | La hispana estas la ĉefa lingvo, la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en siaj teritorioj | |
Departemento Ĉokoo | ||
Vikimedia Komunejo: Chocó Department [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La departemento ekestis je la 1-an de januaro 1947.
(nombroj de loĝantoj laŭ la stato de 2005)
Ekologio
Ĉokoo estas unu el la regionoj plej riĉaj en la mondo pro botanika diverseco. Biogeografie la departemento apartenas al la Centramerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la Humidajn arbarojn de Ĉokoo kaj Darieno, kiuj konstituas ekoregionon de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj".
Vidu ankaŭ
Geografio
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.