Denvera Bestoĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Denvera Bestoĝardeno aŭ en angla Denver Zoo estas instalaĵo de 32 ha situanta en la Urba Parko de Denvero (Koloradio), Usono. Fondita en 1896, ĝi apartenas al la urbo kaj kantono Denver kaj ricevas financon parte de Scientific and Cultural Facilities District (SCFD). Ĝi estis la plej populara paga allogaĵo en la Denvera metropolita areo en 2005.[1]
Denvera Bestoĝardeno | ||
---|---|---|
bestoĝardeno [+] | ||
Lando | Usono | |
Koordinatoj | 39° 45′ 0″ N, 104° 57′ 0″ U (mapo)39.75-104.95 | |
Denvera Bestoĝardeno | ||
Vikimedia Komunejo: Denver Zoo [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi startis kun la donado de orfa Amerika nigra urso. Kun la konstruo de la Bear Mountain (Ursomonto), ĝi iĝis la unua bestoĝardeno en Usono kiu uzis naturmediajn ejojn pli ol kaĝoj kun kradoj.[2] Ĝi etendis tiun koncepton pere de la Primate Panorama (simia pejzaĝo) kun malfermaj areoj por simioj, kaj la Predator Ridge (predomonto), kiu havas tri separatajn areojn tra kiuj animaloj rotacias por ke la koincidaj orodoj havigu median pliriĉigon. La Toyota Elephant Passage (kiu malfermis la 1an de Junio 2012) estas dividita en kvin areoj por rotacii variajn speciojn.
La Denvera Bestoĝardeno estas agnoskita de la (usona) Association of Zoos and Aquariums (AZA) kaj estas ankaŭ membro de World Association of Zoos and Aquariums (WAZA). En 2009, ĝi atingis kvalitan kodon ISO 14001. La Zoo malfermiĝas ĉiutage je 10:00 a.m.[3]