urbo en Teksaso, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Denton estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso. La urbego estas administra centro de kantono Denton apartenanta al "Ora Triangulo de Norda Teksaso".
Denton | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego kantona sidejo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 139 869 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 568 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 13′ N, 97° 8′ U (mapo)33.216666666667-97.133333333333 [+] | ||||
Alto | 195 m [+] | ||||
Areo | 246,273437 km² (2 462 7.3 437 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Denton, Texas [+] | |||||
Denton situas sur montetaro en la suda landparto de Usono, en la norda parto de Teksaso. La urbego estas 76 km de la limo kun Oklahomo, 79 km de Dallas (Teksaso).
Laŭ la esploroj escepte indianoj ne vivis en tiu loko. En la meza 19-a jarcento eŭropanoj alvenis kaj nomis tiun areon por Peters Colony. En 1846 oni deklaris Distrikton Denton, en 1857 formiĝis la urbeto mem. Ambaŭ estis nomitaj post pioniro-kapitano John B. Denton. La urbeto ekhavis fervojan kontakton en 1881, kiu helpis la agrikulturajn komercadon kaj prilaboradon. En 1890 Industria Kolegio fondiĝis, baldaŭ ĝi iĝis universitato.
En Dentono ekzistas du universitatoj:
En 1954 oni konstruis sekretan subteran ŝirmejon por prezidanto de Usono.
La urbego estas konata pro ĝia aktiva muzika vivo.
Denton situas en humida subtropika klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 11-24 °C. La varmo kulminas en junio (registrita rekordo en 1954 45 °C), la malvarmo kulminas en januaro (registrita rekordo estas −19 °C). Jare pluvas po 960 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. Plej ofte pluvas en majo, plej malofte januare.
Denton havas lokan flughavenon. Aŭtoŝoseoj kuras al Oklahomaurbo kaj Dallas, ĉefvojoj kuras al Lubbock kaj Greenville. Ankaŭ trajnoj helpas la trafikon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.