From Wikipedia, the free encyclopedia
Dentfadeno aŭ dentsilko konsistas el silkaj aŭ nilonaj teksitaj fadenetoj kaj estas ĉirkaŭita per vakstavolo. Dentfadeno servas por purigi la interdentajn spacojn kaj preventi karion.
La purigado devas esti farata en la ĝusta maniero por ne lezi la dentpapilon. La kronika lezado de la dentpapilo ne nur estas malbona por la papilo mem sed ankaŭ bakterioj povas eniĝi en la sangocirkula sistemo. Homoj kun artefarita korvalvo tial devas esti tre singardaj dum la purigado.
La dentfadeno haveblas en diversaj dikoj. Dentfadeno nuntempe ankaŭ haveblas kiel larĝa plata bendo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.