Demofono (helene Δημοφῶν, ankaŭ Δημοφόων, latine Demophoon) estis en la helena mitologio filo de la eleŭsina reĝo Keleo kaj lia edzino Metaneiro.

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Demofono filo de Keleo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Demofono.
Rapidaj faktoj rolulo de helena mitologio, Informoj ...
Demofono
Thumb
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo politikisto
Patro Keleo
Patrino Metanira
vdr
Fermi

Ŝajnas, ke en mitojn li eniris nur merite de Demetra, diino de la kultivata grundo, de fekundeco kaj rikolto. Kiam ŝi vagis tra la mondo kaj serĉis sian filinon Persefonon, kiun forrabis la dio de Tartaro, Hadeso, donis al ŝi azilon kaj gastadon gepatroj de Demofono. Demetro decidis rekompensi ilin.

Ŝi fariĝis ĉe ili edukistino kaj sekrete ŝmiris ilian filon Demofonon per ambrosio kaj hardis lin per fajro (simile, kiel faris diino Tetiso al sia filo Aĥilo), ke li atingu senmortecon. Foje ekvidis ŝin ĉe tio Metaneiro kaj malpermesis al Demetro tiun ĉi agadon. Demetro eldiris bedaŭron pro tio, sed almenaŭ dediĉis al Demofono eternan gloron.

Ne estas ekzakte dirite kiamaniere ŝi tion okazigis. Eble simile kiel al Demofona frato Triptolemo, kiun ŝi instruis kultivi grenon, ŝi glorigis Demofonon ĉe agrikulturado.

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Démofoón


Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.