Demetro Ĥalkokondilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Demetrios Chalkokondyles (1423-1511) aŭ "Demetro Ĥalkokondilo" estis greka humanisto, diplomato, filozofo, filologo, eldonisto, historiisto, helenisto. Li eldonis la ĉefajn verkojn de la klasikaj aŭtoroj, kiel Iliado de Homero, Pitagoro, Izokrato (436 a.K. - 338 a.K.), Herodoto (484 a.K. - 420 a.K. kaj la anatomiaj libroj de Klaŭdo Galeno (121-216).
Demetrios Ĥalkokondiles Δημήτριος Χαλκοκονδύλης | ||
---|---|---|
greka humanisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | aŭgusto 1423 en Ateno, Grekio | |
Morto | 9-a de januaro 1511 en Milano, Italio | |
Lingvoj | latina • mezepoka greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo , Universitato de Peruĝo, Universitato de Romo, Universitato de Florenco | |
Familio | ||
Infanoj | Theophilus Chalcondylas vd | |
Parencoj | Giorgios Chalkokondyles • Laonikos Chalkokondyles vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • universitata instruisto vd | |
Doktoreca konsilisto | Teodoro Gaza vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis lernanto de Teodoro Gaza (1410-1475) kaj sukcedis al Johano Argiropulo (1415-1487) en la katedro pri la greka en la Universitato de Florenco, kaj estis profesoro de Johannes Reuchlin (1455-1522), Johano Laskaro (1445-1534), Anĝelo Policiano (1454-1494), Baldassare Castiglione (1478-1529), la papo Leono la 10-a (1475-1521), Lilio Gregorio Giraldi (1479-1552), Stefano Negri (1475-1540) kaj Giovanni Maria Cattaneo (1529-1530).
Lia nomo estas alligita al pluraj kleruloj samkiel Marsilio Ficino (1433-1499), Konstantinos Laskaris (1433-1501), William Grocyn (1446-1519) kaj Nikolao Leoniĉeno (1428-1524). Li estas la unua eldonisto de Homero (1488).