Delichon (anagramo el la greka termo χελιδον/chelidôn, hirundo),[1] aŭ Murhirundoj esperante aŭ Delikonoj, estas genro de paserinaj birdoj de la familio de Hirundoj, kiu plej ĝenerale akceptita havas tri speciojn.
Delichon | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Norda murhirundo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Priskribo
La hirundoj de la genro Delichon aŭ murhirundoj estas 12–13 cm longaj, metalbrile blunigraj supre kun tre blanka pugo, kaj kun blankaj aŭ grizaj subaj partoj. Tiuj specioj povas esti distingitaj pro ties subparta koloro kaj la esto aŭ neesto de nigra gorĝo.
Kutimaro
La murhirundoj de la genro Delichon estas klifonestumantoj, kiuj reproduktiĝas en kolonioj lokitaj sub kornico aŭ vertikala klifo. Tamen, la Murhirundo lastatempe ege uzas homajn strukturojn, kiel, sed iom malpli, la Azia murhirundo. La nesto estas profunda kotopilko kovrita per herberoj aŭ plumoj. La kutima ovodemetado estas de 3 aŭ 4 ovoj kaj tiu ĉi specio kutime faras duan ovodemetadon. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj manĝigas la idojn.
Tiuj murhirundoj manĝas la insektojn kaptitajn dumfluge.
Specioj
La Murhirundo (Delichon urbicum) estas migranta reproduktanto en malferma kamparo kaj ĉe homa loĝejo tra Eŭropo, norda Afriko kaj mezvarma Azio, kiu vintrumas en tropika Afriko, suda Ĉinio kaj Sudorienta Azio.
La Azia hirundo aŭ Azia murhirundo (Delichon dasypus) reproduktiĝas en montaroj de centra kaj orienta Azio kaj vintrumas en Sudorienta Azio.
La Nepala hirundo (Delichon nipalense) estas loĝanta nemigranto en montaroj de suda Azio.
Bildaro
Notoj kaj referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.