![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/06/Jove_decadent.jpg/640px-Jove_decadent.jpg&w=640&q=50)
Dekadencismo
okcident-eŭropa arta movado je la 19-a jarcento / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dekadenca Movado aŭ Dekadencismo estis arta kaj literatura movado de la fino de la 19-a jarcento, centrita en Okcidenta Eŭropo, kiu sekvis estetikan ideologion de troigo kaj artefariteco. La verkaro de la pentristo Félicien Rops kaj la romano de Joris-Karl Huysmans nome À rebours (1884) estas konsiderataj ĉefaj ekzemploj de la dekadencisma movado. Ĝi unue floris en Francio kaj poste disvastiĝis tra Eŭropo kaj al Usono.[1] La movado estis karakterizita de mem-malplaĉo, malforteco al la mondo, ĝenerala skeptikismo, klinemo al malvirto, uzado de kruda humoro kaj kredo en la supereco de la homa kreivo super la logiko kaj la natura mondo.[2][3]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/06/Jove_decadent.jpg/640px-Jove_decadent.jpg)