Flandra gazeto eldonita en Bruselo From Wikipedia, the free encyclopedia
De Morgen estas flandra gazeto kiu ekestis en la jaro 1976 kiel daŭrigo de la forigitaj partiaj gazetoj De Volksgazet kaj Vooruit. Kvankam la ligo kun la Socialista Partio estas multe pli libera ol antaŭe, tamen la socialisma kaj liberala vidpunktoj ĝuas relative multe da atento. La gazeto strebas esti pli juna alternativo por du konkurentoj en la merkato: De Standaard kaj De Tijd. La tri gazetoj sin nomas 'kvalitaj'. De Morgen havas diversajn ĉiusemajnajn aldonojn kaj estas eldonita de De Persgroep, kiu ankaŭ elkdonas la popularan gazeton Het Laatste Nieuws kaj kiu ekde 2005 ankaŭ posedas De Tijd.
De Morgen | ||
taggazeto • organizaĵo | ||
---|---|---|
Ĝenro | ĝenerala | |
Periodeco | ĉiutaga | |
| ||
Lando | Belgio | |
Urbo | Bruselo | |
Publikigisto | De Persgroep | |
Ĉefredaktisto | - | |
Establodato | 1978 | |
Politiko/ Ideologio |
||
Posedata de | De Persgroep vd | |
Lingvoj | ||
Eldonkvanto | 69 000 | |
ISSN | - | |
| ||
Retejo | http://www.demorgen.be | |
Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, De Morgen havas ĉiutage 254.300 legantojn. La eldonkvanto dum la pasintaj jaroj iomete kreskis:
En la jaro 2004 la gazeto De Morgen premiiĝis kiel la plej bele dezajnita gazeto de Eŭropo en la kategorio tutlandaj gazetoj. La premio estas la plej prestiĝa en Eŭropo rilate la enpaĝigon de gazetoj. En 2004 estis 334 kandidatoj el 26 landoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.