David Bisbal
From Wikipedia, the free encyclopedia
David BISBAL naskiĝis la 5an de junio 1979 en Almerio, Andaluzio, Hispanio. Li estas hispana kantisto. Li gajnis la muzikan televidprogramon Operacio Triumfo kie obtenis la duan premion.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
David Bisbal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | David Bisbal Ferre |
Naskiĝo | 5-an de junio 1979 (1979-06-05) (45-jaraĝa) en Almerio |
Lingvoj | hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Amkunulo | Rosanna Zanetti (en) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto kantoverkisto |
TTT | |
Retejo | https://davidbisbal.com |
Fermi
Bisbal ricevis kvin platinajn diskojn pro la distribuo de pli ol 400.000 KD-oj nur en la unua semajno de la apero de la disko al la merkato. La disko titoliĝis Premonición kaj debutis unualoke en la vendolisto la 3an de oktobro kaj post unu semajno de tiu dato restis kiel la disko plej vendata en Hispanio. Ĝis hodiaŭ la kantisto vendis pli ol 5 milionojn da diskoj. En 2003 per Corazon Latino kaj en 2004 per Bulería, la hispana artisto ĝiris tra la tuta Latinameriko kaj Usono, koncertante pli ol 60 fojojn en la tuta kontinento.