From Wikipedia, the free encyclopedia
Dalmatio aŭ Dalmatujo (kroate Dalmacija, latine Dalmatia) estas historia lando ĉe orienta marbordo de Adriatiko, dividita hodiaŭ inter Kroatio (plimulto de la teritorio) kaj Montenegro. Ĝi daŭrigas la nomon de la antikva romia provinco Dalmatia, kiu tamen kovris multe pli grandan teritorion ol la nuntempa geografia regiono.
Dalmatio | |||
kroate Dalmacija, latine Dalmatia | |||
teritorio | |||
Bol | |||
|
|||
Landoj | Kroatio, Montenegro | ||
---|---|---|---|
Maro | Adriatiko | ||
Regionoj | Bukovica, Šibenik-Knin (provinco), Split-Dalmatio (provinco) | ||
Historiaj regionoj | romia provinco Dalmatia, Reĝlando de Dalmatio | ||
Gravaj urboj | 7
| ||
Rivero | Neretva | ||
Plej granda urbo | Split | ||
Areo | 13 000,0 km² (1 300 000 ha) | ||
Loĝantaro | 890 373 (2001) | ||
Denseco | 68,49 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Situo de Dalmatio enkadre de Kroatio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dalmatia | |||
Dalmatio troviĝas precize inter la urboj Herceg-Novi kaj Zadar; troviĝas ĉi tie tri kroataj regionoj kaj falas ĉi tien ankaŭ granda parto de Montenegro. Krom la memstara marbordo apartenas al ĝi ankoraŭ multe da insuloj, kiel ekz. Brač, Hvar aŭ Korčula. La lando estas montoriĉa kaj la unusola signifa rivero, kiu trafluas tra ĉi tie, estas la Neretva. Industrio ĉi tie estas preskaŭ nenia; agrikulture eluzata estas nur regiono de riverenfluejo de Neretva en la maron. La ĉefa fonto de enspezoj kaj ekonomio de Dalmatio estas turismo; danke al historie interesaj urboj kaj bela marbordo ĉi tien vojaĝas turistoj el la tuta Eŭropo.
La Kornatoj (kroate Kornati aŭ pli longe Kornatski otoci) aŭ la Kornata arkipelago estas Kroata arkipelago en la Adriatiko. Ĝi konsistas el proksimume 140 insuloj, insuletoj kaj rokoj. La Kornatoj situas antaŭ la marbordo de centra Dalmatio, sude de la urbo Zadar. Neniu el la insuloj havas daŭrajn loĝantojn.
Dalmata hundo[1] (kroate Dalmatinac) estas hundraso kaj iela simbolo el Kroatio kaj kompreneble ĉefe el Dalmatio.[2][3] Ĝi ŝuldas sian nomon al la historia regiono Dalmatio. Ties ĉefa karaktero estas ilia senegala hararo makulita nigre surblanko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.