From Wikipedia, the free encyclopedia
La Daŭma turdo (Zoothera dauma) estas birdospecio membro de la familio de Turdedoj.
Daŭma turdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zoothera dauma (Latham, 1790) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ili reproduktiĝas en humida tajgo de koniferoj, ĉefe en orienta Azio kaj Siberio. Nordaj rasoj estas tre migrantaj, kaj plej parto de birdoj moviĝas al sudorienta Azio dum vintro. Ĝi estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo. Ili estas tre sekretemaj, preferante densajn habitatojn.
Estas kvar rasoj: Z. d. aurea estas la migranta siberia formo ie nomata Orturdo, Z. d. dauma reproduktiĝas en Himalajo kaj migras al montetoj vintre. Z. d. neilgherriensis estas loĝantaj birdoj en holmoj de sudokcidenta Barato kaj Z. d. imbicata estas endemia en holmoj de Srilanko. Tiu lasta estas pli kaj pli konsiderata distinga specio, dum la Amamia turdo kaj la Horsfilda turdo tendencas esti inkludataj en Zoothera aura, kiel Z. d. major kaj Z. d. horsfieldi, respektive.
La nemigrantaj formoj estas foje konsiderataj separata specio. La raso de Sri-Lanko estas partikulare distinga, pli malgranda, longbeka kaj ruĝeca sube, kaj estas foje disigita kiel Srilanka skvamoturdo.
Daŭmaj turdoj nestumas en arboj, kie la ino demetas 3 aŭ 4 verdajn ovojn en tasforma nesto. Ili estas unu el la plej grandaj turdoj je 27 cm, kaj estas ĉiomanĝantaj, ĉar nutras sin el ampleksa gamo de insektoj, tervermoj kaj beroj.
Ambaŭ seksoj estas similaj, 27–31 cm longaj, kun nigra skvameco ĉe blankeca aŭ flaveca fono. La plej rimarkinda identigilo dumfluge estas la nigra strio en la blankaj subflugiloj, karaktero kunhavata kun la Siberia turdo. La masklo havas kanton kiu estas laŭta, kvazaŭ mekanika fajfado, kun paŭzoj de 5-10 sekundoj inter ĉiu unusekunda longa frazo tuii...tuuu....tuuu....tuuu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.