Daŝti-Kivir
From Wikipedia, the free encyclopedia
Daŝti-Kivir aŭ Dasht-e Kavir (en persa: دشت كوير, laŭvorte tradukita 'Malaltebenaĵoj' en klasika persa, el ĥŭar (malalta), kaj daŝt (ebeno), ebenaĵo), konata ankaŭ kiel Kavir-e Namak (laŭvorte tradukita 'salaj malaltaĵoj') kaj la Granda Sala Dezerto, estas granda dezerto kuŝa meze de la Irana Altebenaĵo. Ĝi estas ĉirkaŭ 800-kilometrojn longa por 320 kilometrojn larĝa kun totala areo de ĉirkaŭ 77,600 km², kio faras ĝin la 26a plej granda dezerto de la Tero aŭ 15a, depende de la kriterio kaj la fonto.[1] La areo de tiu dezerto etendas el la Elborz-Montaro nordokcidente al Daŝti-Lut sudoriente. Ĝi okupas teritorion de la provincoj de Irano nome Ĥorasano, Semnano, Teherano, Isfahano kaj Jazdo.