retkomunika protokolo por asigni IPv4-adresojn From Wikipedia, the free encyclopedia
DHCP (angle Dynamic Host Configuration Protocol, "Dinamika Gastig-Agorda Protokolo") estas protokolo rilata al komputiloj kaj komputilaj retoj. Ĝi estis farita por ke komputiloj povu konektiĝi al aliaj komputiloj (en reto) aŭtomate. Por povi aliri la Interreton (aŭ ajnan komputilan reton), necesas IP-adreso. DHCP ebligas aŭtomate akiri ĉi tiun IP-adreson. Aliaj datumoj, kiel DNS, aŭ tempservilo ankaŭ povas esti akiritaj tiel. Fine, komputiloj kiuj subtenas ĝin povas eĉ ricevi diskobildon, kiun ili ekfunkciigas tra la reto.
La adreso povas esti dinamika (ĝi povas ŝanĝi), aŭ ĝi povas esti statika (ĝi restas la sama). Post iom da tempo, la adres-atribuo devas esti renovigita.
DHCP estas unu el la plej komplikaj IP-protokoloj en komputilaj retoj.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dynamic Host Configuration Protocol en la baza angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.