![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/44/D_H_Lawrence_passport_photograph.jpg/640px-D_H_Lawrence_passport_photograph.jpg&w=640&q=50)
D. H. Lawrence
From Wikipedia, the free encyclopedia
D(avid) H(erbert) LAWRENCE (naskiĝis la 11-an de septembro 1885 en Eastwood, Nottinghamshire, mortis la 2-an de marto 1930 en Vence apud Nico, Francio) estis angla verkisto.
D. H. Lawrence | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
David Herbert Lawrence | |||||
Naskonomo | David Herbert Richards Lawrence | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1885 (1885-09-11) en Eastwood, ![]() | ||||
Morto | 2-an de marto 1930 (1930-03-02) (44-jaraĝa) en Vence, ![]() | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Tuberkulozo ![]() | ||||
Tombo | D. H. Lawrence Ranch (en) ![]() ![]() | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Nottingham Nottingham High School (en) ![]() Universitato de Londono ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Arthur John Lawrence (en) ![]() ![]() | ||||
Gefratoj | Lettice Ada Clarke (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Frieda von Richthofen (–1930) ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Lawrence H. Davison vd | ||||
Okupo | dramaturgo romanisto pentristo scenaristo poeto tradukisto verkisto literaturkritikisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1907– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sons and Lovers ❦ The Rainbow ❦ Women in Love ❦ Lady Chatterley's Lover vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La filo de instruistino kaj ministo laboris dum tri jaroj kiel instruisto, ĝis kiam en la jaro 1911 lia unua romano aperis kaj li decidis dediĉi sin plene al la verkado. Dum du jaroj li vivis en Germanio, kie li edziĝis, poste li vojaĝis i.a. al Italio, Aŭstralio, Usono kaj Francio.
Influite de Sigmund Freud D. H. Lawrence en siaj verkoj kritikis la civilizacion, kiu detruas ĉian naturan sensualecon de la homoj. Lia malferma priskribo de seksaj interrilatoj elvokis ĉe kritikistoj riproĉojn pri pornografio. La romano Lady Chatterley’s Lover, verkita en la jaro 1928, nur 30 jarojn poste povis aperi plentekste.