D-tago
operaco en Junio de 1944 dum la Dua Mondmilito far la Aliancanoj kontraŭ Nazia Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
El inter la T-tagoj aŭ D-tagoj dum la Dua Mondmilito, plej fama estas tago de la Normandia surbordiĝo de la Aliancanoj. Tio okazis la 6-an de junio 1944.
Operaco Overlord estas nomo de la elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la Dua Mondmilito.
En tiu ĉi operaco partoprenis taĉmentoj el dek du aliancanaj nacioj: Aŭstralio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Kanado, Nederlando, Nov-Zelando, Norvegio, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.
La operaco Overlord komenciĝis dumnokte, kiam en Normandio surteriĝis paraŝutistaj taĉmentoj. Samtempe la aliancanaj surmaraj kaj aeraj fortoj bombardis germanajn taĉmentojn. La sekvantan tagon matene, la 6-an de junio, estis entreprenita kunigita sturmo. Tiu ĉi tago estas markata kiel T-Tago.
En anglalingva kulturo, nome ĉefe en Usono kaj Britio, oni ankaŭ nomas tiun ĉi tagon La Plej Longa Tago laŭ libro The Longest Day fare de Cornelius Ryan (1959) kaj samnoma filmo (1962).