From Wikipedia, the free encyclopedia
Džbán (ĉeĥe Džbán) estas geomorfologia tutaĵo en Berouna subprovinco. Ĝi etendiĝas parte en meza kaj parte en norda Bohemio proksimume inter urboj Louny, Slaný, Kladno, Rakovník kaj Žatec. Por Džbán estas karakterizaj ampleksaj montaraj ebenaĵoj apartigitaj per profundaj kaj larĝaj valoj.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Džbán |
Džbán | |
ĉeĥe Džbán | |
montetaro | |
Belvido el Louštín | |
Oficiala nomo: Džbán | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Mezbohemia regiono, Regiono Ústí nad Labem |
Distriktoj | Distrikto Kladno, Distrikto Rakovník, Distrikto Louny |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Brda regiono |
Najbaraj unuoj | 4
|
Subulaj unuoj | Ročovská vrchovina, Řevničovská pahorkatina |
Akvejo | Elbo |
Plej alta punkto | |
- situo | Louštín |
- alteco | 538,2 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 09′ 52″ N 13° 47′ 37″ O (mapo) |
Areo | 311,00 km² (31 100 ha) |
Geologia konsisto | grejso, argilŝtono |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Džbán (mountain range) | |
Portalo pri Geografio | |
Džbán situas en milda pluvombro kaj ĝi estas iom seka. Grandan parton kovras arbaroj kaj precipe sur la montaraj ebenaĵoj, sur terenaj rompoj kaj sur alventaj (pli humidaj) deklivoj. La arbaroj estas intense mastrume eluzataj, en la ebenaĵoj superas piceo kaj sur la deklivoj fago.
Naturrezervejoj troviĝas precipe en ĉirkaŭaĵo de Bílichov. En la jaro 1994 estis proklamita Naturparko Džbán asociiĝanta diversajn valorajn teritoriojn en grandan protektatan regionon kun la malpli alta grado de protekto.
En la regiono de Džbán oni kulturas precipe cerealoj, furaĝoj kaj lupolo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.