Cáceres
urbo en Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cáceres, estas urbo de Hispanio, en la regiono Ekstremaduro, kie ĝi estas ĉefurbo de la Provinco Kacereso. Ĝi troviĝas en la okcidento de la lando, en la centro de la regiono kaj en la sudo de la provinco. Oni povas diri, ke ĝi estas la natura ĉefurbo de la tuta suda parto de la provinco, dum la urbo Plasencia estus la natura ĉefurbo de la tuta norda parto de la provinco. Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro en la regiono post Badajoz, kiu estas la plej loĝata. Tamen ĝi estas pli loĝata ol la regiona ĉefurbo Mérida.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cáceres (stacidomo). |
Cáceres | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Ekstremaduro | ||||
Provinco | Kacereso | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 10001–10005, 10195 | ||||
Retpaĝaro | |||||
Politiko | |||||
Urbestro | María del Carmen Heras Pablos (PSOE) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 92 187 (2008) | ||||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 28′ N, 6° 22′ U (mapo)39.473055555556-6.3711111111111 [+] | ||||
Alto | 459 m [+] | ||||
Areo | 1 750,33 km² (175 033 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cáceres [+] | |||||
Laŭ historio Mérida estas pli grava urbo ĉar ĉefurbis dum multaj epokoj de la pasinteco, nome dum Romia Imperio, visigotoj, Al-Andalus ktp, dum Cáceres kaj Badajoz estis romiaj urboj, sed ne tiom gravaj, Badajoz estis grava dum Al-Andalus kaj Cáceres ne tiom, sed post la konkero fare de la kristanoj, Cáceres pligraviĝis dum Badajoz malpligraviĝis.
En la moderna epoko estas ankoraŭ grava rivaleco en popolaj tavoloj inter Badajoz kaj Cáceres, ĉar tiu konsideras sin iom deflankigita fronte al la alia provinca ĉefurbo kaj al la alia provinco, pli gravaj laŭ vidpunktoj de loĝantaro kaj ekonomio.
Pro siaj 92 187 loĝantoj (2008), ĝi estas la plej granda kaj loĝata urbo de la provinco, kun 23,8 % de la totala loĝantaro de la provinco. Estas krome la plej etenda municipo de la tuta Hispanio kun areo de 1 750,33 km².
Ĝi estas grava kultura urbo pro universitato, historia tradicio kaj monumentoj.