komunumo en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Cuzăplac [kuzəplak] (hungare: Középlak [køzeplak]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cubleșu, Gălășeni, Mierța, Petrindu, Ruginoasa, Stoboru, Tămașa.
Cuzăplac | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Sălaj | |
Alinome | Középlak (hungare) | |
Iama hungara departemento | Kolozs | |
Situo | 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo)46.96611111111123.191666666667 | |
| ||
Alto super maro | 294 m | |
Poŝtkodo | 457110 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 1.864 (en 2011; 1.809 en 2009) | |
– vilaĝo | 570 (en 2011; 612 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 140878 | |
Geografie la komunumo konsistas el du brakoj, kiujn disigas Aghireșu en la najbara distrikto Cluj. En la okcidenta branĉo situas Tămașa, Pentrindu kaj Gălășeni, en la orienta Ruginoasa, Stoboru kaj Cubleșu. Cuzăplac kaj Mierța situas ĉe la vertico de la du brakoj.
Tra Cuzăplac iras la nacia vojo DN1G inter Huedin kaj Zimbor. En Gălășeni estas fervoja stacio ĉe la linio inter Huedin kaj Kluĵo.
En 1910 ĝi havis 903 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 665 (rumanoj, 41 % da hungaroj).
Ĝia unua mencio estas el 1219. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento) vármegye).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.