Cuevas de Provanco [KŬEbas deproBANko] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Cuevas de Provanco estas etimologie komprenebla kiel Kavvernoj de Provanco.
En la municipo ekfluas la rivero Botijas, alfluanto de Doŭro, ĉe Corrales de Valdeperniega kaj trafluas okcidente de la loĝloko, kiu estas sur la deklivo de monteto sur kies pinto estas la preĝejo. La stratoj estas mallarĝaj kaj krutaj kaj kelkaj domoj ankoraŭ montras mezepokan aspekton. Oni konservas la restaĵojn de kastelo. Krome menciindas du ermitejoj, nome de Sankta Roĥo kaj Sankta Adriano, plus la preĝejo dediĉita al la Vera Kruco aŭ Invento de la Kruco.
Cuevas de Provanco en la provinco Segovio.Enirejo en la preĝejon.Romanika absido.Fenestro de la absido.