From Wikipedia, the free encyclopedia
Cubillos [kuBIljos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Pan, en la centro de la provinco. Cubillos estas etimologie tradukebla al Kubetoj, plej verŝajne alude al turoj.
Cubillos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49730 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 303 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 35′ N, 5° 44′ U (mapo)41.575-5.7394444444444 [+] | ||
Alto | 666 m [+] | ||
Areo | 24,7 km² (2 470 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cubillos [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 24,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 304 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 10 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de 1192. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Historiaj vivtenadoj venis el ligno kaj kalko. Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.