From Wikipedia, the free encyclopedia
Cuatro Caminos (esperante Vojkruciĝo) estas metrostacio sur la linioj 1, 2 kaj 6 de la Metroo de Madrido situanta sub la trafikcirklo de Cuatro Caminos, ĉe la limo inter la distriktoj Ĉamberio kaj Tetuano.
Cuatro Caminos | |||||||||||||||||||
Stacio Cuatro Caminos | |||||||||||||||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||||||||
Lando | Hispanio | ||||||||||||||||||
Urbo | Madrido | ||||||||||||||||||
Geografia situo | 40° 26′ 49″ N, 3° 42′ 14″ U (mapo)40.446956-3.703975 | ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Ecoj | |||||||||||||||||||
Zono | |||||||||||||||||||
Historio | |||||||||||||||||||
Malfermo | 1919 | ||||||||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||||||||
Trafikanto | Metroo de Madrido | ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
La stacio havas la distingon esti la plej profunda stacio de la Metroo de Madrido: la platformoj de la linio 6 estas 45 metrojn sub la strata nivelo. Laŭ absoluta profundo (alteco rilate al marnivelo) ĝi ne estas la plej profunda de la reto, aliaj stacioj de linio 6 estas je pli malalta alteco super marnivelo.
Cuatro Caminos estas unu el la 8 stacioj de la unua sekcio inaŭgurita de la Metroo de Madrido (Sol - Cuatro Caminos), la 17-an de oktobro 1919 fare de Alfonso la 13-a. La platformoj havis komence 60 m, kaj estis etenditaj al 90 m (sude) en la 1960-aj kreante novan aliron. Ili troviĝas sub la strato de Santa Engracia, same kiel la vestiblo, tre proksime al la trafikcirklo de Cuatro Caminos. La 6-an de marto 1929, linio 1 estis etendita el Cuatro Caminos al Tetuán, ĉesante esti lasta stacio de la linio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.