organizaĵo produktanta liberajn licencojn From Wikipedia, the free encyclopedia
Krea Komunaĵo (angle Creative Commons, aŭ CC) estas usona ne-profitcela organizaĵo, strebanta plimultigi kreajn verkojn, kiujn ĉiu ajn rajtas libere laŭleĝe uzi, kunhavigi kaj aliigi.[1]
Krea Komunaĵo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Creative Commons | |||||
neprofitcela organizaĵo eldonejo aŭtoro | |||||
Komenco | 15-a de januaro 2001 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Mountain View | ||||
Agareo |
publika kopirajta permesilo | ||||
Moto | Creative Commons develops, supports, and stewards legal and technical infrastructure that maximizes digital creativity, sharing, and innovation. | ||||
Fondinto(j) | Lawrence Lessig • Hal Abelson • Eric Eldred vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Agokampo | permesilo Krea Komunaĵo | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | ||||
Krea Komunaĵo estas nenio pli ol formo de licenco (CC permesilo) kiun iu ajn povas uzi. Ĝi estas alternativa maniero merkatigi / distribui / promocii kulturan varon[2].
La organizaĵo disponigas kelkajn permesilojn Krea Komunaĵo, kiuj faciligas al la aŭtoroj de verkoj jure precize determini kiujn aŭtorrajtojn ili volas konservi kaj kiujn rezigni profite al la aliuloj.
Iniciatis la projekton Creative Commons en la jaro 2001 i. a. Lawrence Lessig, proponante pli liberan sistemon de aŭtoraj rajtoj. Krea Komunaĵo zorgas pri aro da internaciaj projektoj por traduki permesilojn de la angla lingvo kaj de la usona juro al aliaj lingvoj kaj jursistemoj.
En ĉiuj landoj ekzistas striktaj leĝoj pri kopirajto, kiuj malpermesas kopii literaturan verkon, bildon, muzikon ktp, sen antaŭe – kutime kontraŭ pago – akiri la rajton por tio. Aliflanke, multaj verkistoj kaj artistoj ege deziras, ke iliaj verkoj estu kopiataj kaj konataj de la publiko, sen iu ajn kompenso. La disvastiĝo de Interreto ankoraŭ pliakrigis la kontraston inter regulado kaj libereco.
Antaŭ kelkaj jaroj en pluraj landoj la daŭro de la kopirajta protekto estis konsiderinde plilongigita. En Usono en iuj okazoj ĝi povas atingi 70 jarojn post la morto de la kreinto. El tio rezultas, ke pro kopirajtaj problemoj fojfoje ne plu eblas reeldoni valorajn verkojn. Usonaj kontraŭantoj de la troa protekto procesadis pro tio (la tiel nomata kazo Eldred kontraŭ Ashcroft). Protagonisto en tiu proceso estis Lawrence Lessig, profesoro en la Stanford Law School kaj arda favoranto de libera kulturo.
La verdikto de la usona supera kortumo ne kontentigis Lessig, kaj li fondis en 2001 la asocion Creative Commons, Krea komunaĵo. En 2002 CC aperigis sian unuan aron de permesiloj.
La permesiloj de Krea Komunaĵo (angle: CC-licences) rekoneblas per senpage haveblaj bildetoj kaj tekstoj, per kiuj la aŭtoro informas la leganton, ke lia rete aperigita verko estas tute libere uzebla aŭ ke estas iuj kondiĉoj priatentindaj. Se ekzemple estas limigoj, la bildeto povas enhavi la tekston some rights reserved (kelkaj rajtoj estas rezervataj). Alklakante la bildeton, la leganto de la paĝo alvenas al alia paĝo, en kiu la kondiĉoj estas pli detale klarigitaj per aliaj bildetoj, ekzemple kun la surskribo BY: (devo mencii la aŭtoron en okazo de reuzo) aŭ kun trastrekita dolaro-signo (malpermeso de komerca uzo), kaj teksto. Sur tiu paĝo estas ankaŭ ligilo al la permesilo mem.
La verkisto povas ankaŭ uzi pli detalan bildeton ĉe sia verko, por ke oni ne devu alklaki aŭ fari ion alian por ekscii pri la uzkondiĉoj de la verko, kiam oni jam scias, kion signifas ekzemple „CC BY-SA 3.0“. Interalie pro ne sufiĉe detalaj bildetoj kiel „Some rights reserved“ oni fojfoje erare pensas, ke ekzistas nur unu sola permesilo „Creative Commons“.
La originaj CC-permesiloj estis bazitaj sur usona leĝaro kaj ne nepre havas juran validon en aliaj landoj. Tial ili estas adaptataj al la leĝaro de aliaj landoj kaj tradukataj al lokaj lingvoj. En la ĉefpaĝo creativecommons.org jam eblas elekti el kelkdeko da jurisdikcioj.
En la sama retpaĝaro estas ankaŭ gvidilo por elekti la deziratan permesilon kaj por meti la referencan bildeton sur nove kreita paĝo. Bedaŭrinde, la informoj estas relative komplikaj por nespertulo kaj preskaŭ ekskluzive en la angla lingvo.
Ĉiuj tekstoj interrete publikigitaj de la internacia magazino sendependa Monato nun portas CC-permesilon, kiel ekzemple en la jena artikolo.
Permesiloj de Creative Commons estas priskribeblaj pere de elementoj, kiuj konsistigas iliajn titolojn. Ĉiu el la elementoj en la Esperanta traduko respondas la demandon "Kiel oni nur rajtas distribui la verkon?" La elementoj mem prezentas nur pli facile kompreneblan esprimon de devigaj kondiĉoj de la permesiloj, jure valida tamen estas ĉiam la Jura Teksto (plena permesilo).
Tiuj ĉi elementoj prezentas limigojn permesatajn de la Difino de liberaj verkoj kaj de iuj aliaj difinoj de libera verko. Verkoj kun permesiloj konsistantaj nur el tiuj elementoj estas do ordinare rigardataj kiel liberaj. Tamen la projekto Debian rigardas iujn el la permesiloj kiel neliberaj, kalkulante iun kontraŭmalliberigan kondiĉon en la permesiloj kun versio „2.5“ tro malliberiga.
Signifas, ke oni menciu la aŭtoron. Ĉiuj el la nunaj permesiloj de CC, krom CC0, havas tion. La aŭtoro rajtas ordoni, ke oni ne menciu lian nomon en ofenda por li verko laŭleĝe bazita sur lia verko.
Rezultoj de ŝanĝado de la verko estas disdoneblaj nur laŭ la sama permesilo kiel tiu de la baza verko.
Ĝi estas kontraŭmalliberiga kondiĉo. Kiam oni uzas ĝin sen NC, ĝi faras rajtocedon (sed nur se oni rigardas la permesilon CC BY-SA kiel libera), sur kies simbolo estas bazita la simbolo de SA.
Memkompreneble ĝi ne estas kunigebla kun ND.
Uzo de tiuj ĉi elementoj faras la verkon nelibera laŭ ĉiuj difinoj (ekzemple de freedomdefined.org, de FSF, de OSI, de Debian).
Malpermeso aliigi la verkon. Oni tamen rajtas transformi ĝin por povi uzi ĝin per alia aparato, programo ks.
Malpermeso uzi la verkon por profiti mone.
Ĝi estas unu el la plej uzataj, sed ankaŭ la malpli klaraj aferoj pri la permesiloj.
En la jaro 2019, la organizaĵo proponis ses tipojn de la permesiloj Krea Komunaĵo:
Ĉiu permesilo proponita en la versio 3.0 ebligas almenaŭ tutmondan nekomercan kunhavigon de la verko kaj malpermesas uzi iajn ajn rimedojn malhelpantajn ekspluati la rajtojn liveritajn per la permesilo.
La plej nova versio (4.0) de la permesiloj estis publikigita en 2014. Kun la enkonduko de la 4.0 permesiloj (angle: licenses), ne plu ekzistas jurisdikciaj versioj de la permesiloj: ekzistas nun nur unu, universala versio por permesilo. Tial, la permesiloj enhavas terminojn kaj difinojn kiuj respondas al la terminologio de la internaciaj kopirajtaj interkonsentoj (prefere ol la terminologio de jurisdikcia kopirajto). Plue, ekzistas kelkaj pli malgrandaj ŝanĝoj: Ekzemple, la licencaj tekstoj estis restrukturitaj por faciligi la legadon kaj ekzistas pli klaraj reguloj por atribuado. Eblas esplori kian permesilon vi bezonas pere de License Chooser[3]. Tiel ekzemple CC BY-NC-SA 4.0 signifas ke la permesilo (CC BY) disponeblas laŭ Attribution-NonCommercial-ShareAlike 4.0 International aŭ en Esperanto: Attribuo-Nekomerca-Samkondiĉe 4.0 Internacia.
Kiam en la jaro 2011 komencis la preparlabro por la versio 4.0 de la permesiloj, la organizaĵo denove instigis tradukemulojn krei oficialajn pure lingvajn tradukojn, publikigotajn en la oficiala retejo. Tiam (fine de la jaro 2013) la sama ĉeĥa esperantisto komencis laborojn pri la Esperantigo, kvankam estis necese rezigni pri la plano en aprilo 2014, jam dum la preparfazo (kreado de traduka fakvortaro[4]) pro absoluta malsukceso trovi aktivajn kunlaborantojn!
Pluraj gravaj interretaj projektoj uzas unu el la licencoj de Krea Komunaĵo (Creative Commons aŭ CC). Permesiloj de Krea Komunaĵo estas provo oferti permesojn, kiujn vi ne bezonas peti, kondiĉe ke vi sekvas la licenckondiĉojn. Grava: CC-licencoj ne anstataŭas kopirajton.
Bonkonataj projektoj kaj platformoj kiuj havas similajn celojn kaj kunlaboras kun Krea Komunaĵo, estas
CC disponigas[7] ankaŭ ilojn por uzado de kelkaj liberaj permesiloj publikigitaj de aliaj organizaĵoj simila al la uzado de ĝiaj propraj permesiloj. Disponeblas mallongaj priskriboj de la permesiloj por homoj kaj HTML’aĵoj por komputilaj programoj.
GNU (libera programaro, www.gnu.org)
Kelkaj permesiloj antaŭe disponigitaj de Creative Commons nun estas malrekomendataj.
Ekde Marto 2007 estas sur la oficiala retejo de la organizaĵo Krea Komunaĵo disponebla, inter multaj nacilingvaj tradukoj, ankaŭ Esperanta versio de la Popola Resumo (Commons Deed) por ĉiuj permesiloj – temas ne pri la efektivaj juraj tekstoj de la permesiloj, sed pri „praktika helpilo por klarigi la Juran Tekston (plenan permesilon), pri facile komprenebla esprimo de kelkaj ĉefaj nocioj“, la tradukoj mem ne havas juran valoron.
La unuaj Esperantaj tradukoj de la Popola Resumo (el marto 2007) estis verko de Yves Nevelsteen, en la jaroj 2009–2010 tamen estis la traduko komplete refarita, inkluzive optimumigon de ties terminaro, fare de Petr Adam Dohnálek. Tiu ankaŭ havis komence de la jaro 2009 planon estigi leĝe konforman tradukon de la Jura Teksto (efektiva permesilo) en la versio Neadaptita, kun aprobo laŭ la svisa juro, kaj instigi la organizaĵon Krea Komunaĵo publikigi poste ankaŭ tiun tekston. Kelkajn jarojn antaŭe, kiam ankoraŭ ne estis publikigita la internacia versio de la permesiloj, la Ĝenerala Konsilanto de la organizaĵo Mia Garlick ja proponis traduki la Popolan Resumon kaj koncerne la juran tekston li menciis jene:
"Koncerne la Juran Tekston, tiu strebas esti en la lingvo kaj adopti la terminaron de la leĝoj en la jurisdikcio, kien la Jura Teksto estas alportata. Tamen, okaze de Esperanto miascie ekzistas neniu jurisdikcio kaj tial en ĉi tiu fazo ŝajnas neeble Esperantigi la Juran Tekston. Ni laboras pri vere „ĝenerala“ permesilo, kiu spegulos la lingvon de la internaciaj kontraktoj (la nuna spegulas la usonan juron) kaj espereble poste eblos traduki la Juran Tekston en Esperanton, kiam ni kompletigos la procedon".
(el la angla originalo: "In relation to the Legal Code, that tends to be the language and adopt the terminology of the laws of the jurisdiction for the particular jurisdiction to which the license has been ported. However, in the case of Esperanto there is, as far as I understand it, no jurisdiction and thus, it would not seem possible at this stage to translate the Legal Code into Esperanto. We are working on a truly “generic” license that reflects the language of international treaties (the current one reflects US law) and perhaps it may be possible to translate that Legal Code into Esperanto once we have completed this process".)
Tamen, kiam la procedo jam estis finita kaj la vere ĝenerala versio ekzistis, la organizaĵo en la jaro 2009 konsentis nur kun publikigo de la Popola Resumo, same kiel antaŭe, ne de la Jura Teksto. La estrino de la organizaĵo, doktorino Catharina Maracke, skribis interalie:
"… ni diskutis interne dum pasintaj jaroj kaj konkludis, ke ni ne traduku la naciajn versiojn en iun ajn lingvon krom tiujn, kiuj oficiale estas parolataj en la koncerna jurisdikcio. La versio Neadaptita estis publikigita por uzo de kreantoj kaj aŭtoroj, al kies jurisdikcio ankoraŭ la permesilo ne estis adaptita; ĝi estas bazita sur la lingvo de la internaciaj kontraktoj kaj tial uzas la Anglan kiel ties oficialan lingvon. El la perspektivo de la Krea Komunaĵo estus laŭvorta traduko de la versio „neadaptita“ en aliajn lingvojn ne helpema, sed konfuza."
(el la angla originalo "… we have discussed this internally over the past years and the conclusion was that we don't translate national CC licenses into any other language except the languages, which are officially spoken in that respective jurisdiction. The "unported" license was drafted to be used by creators and authors to whose jurisdiction CC has not been able to port the licenses and it is based on the language of international treaties - and therefore we used English as the official language for that. From a CC perspective it will not be helpful but rather confusing to literally translate the “unported” license into other languages".).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.