From Wikipedia, the free encyclopedia
Corvera de Toranzo [korBEra detoRANzo] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo Corvera de Toranzo estas etimologie komprenebla kiel Korvejo de Toranzo, alude al la valo.
Corvera de Toranzo | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39699 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 096 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 42 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 13′ N, 3° 56′ U (mapo)43.210277777778-3.9372222222222 [+] | ||
Alto | 168 m [+] | ||
Areo | 49,48 km² (4 948 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corvera de Toranzo [+] | |||
Ĝi limas norde kun la municipo Puente Viesgo, sude kun Luena, oriente kun Santiurde de Toranzo kaj okcidente kun Arenas de Iguña, Anievas kaj San Felices de Buelna. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera. Fiŝkaptado kaj pejzaĝoj estas kelkaj el la ĉefaj altiraĵoj.
Por areo de 49,48 km² estas 2 054 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 2 054 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Alceda, Borleña, Castillo Pedroso, Corvera, Esponzués, Ontaneda, Prases, Quintana de Toranzo, San Vicente de Toranzo (ĉefurbo), Sel del Tojo kaj Villegar.
La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam okazigante perdon de milo da loĝantoj. Tamen la municipo sukcesis, pere de gastigado (Banloko de Alceda, Casona Azul), turismo kaj nutrindustrio ĝenerale kaj lakta precize (El Buen Pastor), bremsi la populacian malpliigon kiun oni suferas en granda parto de la internaj komarkoj de Kantabrio.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2007 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2.884 | 2.943 | 2.962 | 2.945 | 3.013 | 3.105 | 2.893 | 2.607 | 2.508 | 2.264 | 2.064 | 2.199 |
Fonto: INE
La Valo de Toranzo apartenis, kiel senjorlando, ĝis la fino de la Antikva Reĝimo al la Markizoj de Aguilar de Campoo, grafoj de Castañeda. Corvera de Toranzo formis parton de la Valo de Toranzo kun Luena, Santiurde de Toranzo kaj Puente Viesgo, ĝis la kreado de la modernaj municipoj, ene de la komunumaro Merindad de Asturias de Santillana.
Pri la arta heredo, elstaras civila arkitekturo, nome la domegoj kaj blazonpalacoj, kiel tiuj de la familioj Ceballos, Ruiz de Bustamante, Ruiz de Villegas kaj precize elstaras la Turo de Agüero, en San Vicente de Toranzo kaj la Casona Azul (Blua Domego), konsiderata hotel-palaco fare de kulturaj instancoj. Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj. Kvin estas la Havaĵoj de Kultura Intereso de tiu municipio, nome la jenaj:
Krome estas du katalogitaj havaĵoj: nome la Casona de la Sierra (Domego de la Montaro), en San Vicente de Toranzo; kaj la Palaco de Ontaneda, en Ontaneda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.