Corsica et Sardinia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Corsica et Sardinia (latine por Korsiko kaj Sardinio) estis provinco de la Romia Imperio.
La provinca teritorio, kiel montras la nomo, ampleksis la du insulojn Korsiko kaj Sardinio okcidente de kontinenta Italio. La provinco instaliĝis dum la jaro 238 antaŭ Kristo, fine de la Unua Punika Milito, kiam Kartago devis cedi ambaŭ insulojn al Romio. Tiu cedo markis la komencon de romia domino en la okcidento de la Mediteranea Maro. Ambaŭ insuloj restis sub romia regado pot la sekvaj 694 jaroj.
- Kategorio Corsica et Sardinia en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)