La Confédération Générale du Travail (CGT), kio en Esperanto signifas Konfederacio Ĝenerala de la Laboro (KĜL), estas sindikata alianco en Francujo, kiu subtenas la politikon de la Franca Komunista Partio.

Rapidaj faktoj sindikata federacio, Komenco ...
Confédération Générale du Travail
Thumb
sindikata federacio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1895 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Agareo

sindikatismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Sophie Binet (2023)
Philippe Martinez (2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo employees' trade union
vdr
Fermi

Historio

La sindikato estis kreata kadre de la laborista movado fine de Septembro 1895 sekve de kongreso, en kiu kunfandiĝis du socioj reprezentantaj laborantojn. En la jaroj de fin de siècle ĝis la komenco de la Unua Mondmilito la CGT estis la ununura sindikata federacio organizata en la franca respubliko. Ĝi havis reformeman, pli dekstran kaj revolucieman, pli maldekstran flankoj. En 1921 la sindikato partiĝis: La moderaj sindikatistoj restis en la CGT kaj la ĝistiamaj maldekstruloj de CGT kreis novan sindikaton nomitan Confédération Générale du Travail Unitaire (CGTU), en Esperanto: Konfedercio Ĝenerala de Unueca Laboro (KĜUL). Sed en 1934 CGTU realiĝis al CGT pro la komuna batalo kontraŭ la ekstremaj dekstruloj. En la tempo de la Reĝimo de Vichy ĉiuj sindikatoj estis malpermesataj, sed CGT sekrete reformiĝis subtenante la rezistencon kontraŭ la diktatoreco.

Ankaŭ post la Dua Mondmilito CGT estas unu de la plej gravaj sindikatoj en Francujo, kvankam ĝi ne plu havas monopolon similan al tiu, kiun ĝi havis dum la komenca tempo de ĝia ekzisto. En 1950 ĝi ankoraŭ estis elektata de 56,5% da voĉoj en la socia baloto, sed ĝi pli kaj pli perdis potencon, kaj en 1980/1 ĝiaj voĉoj nur estis 34,6% de la tuta voĉaro.[1]

Hodiaŭa Signifo

En la sociaj elektoj de la francaj sindikatoj de 2008, CGT akiris 34,0% da voĉoj kaj do estas la plej forta sindikato laŭ voĉoj.[2] Laŭ la nombro da membroj, ĝi estas la unua federacio, sed tre proksima de la dua :

Pliaj informoj Ordo, Sindikato ...
OrdoSindikatoMembroj proklamitajJaro de la nombradoFonto
1Confédération Générale du Travail649 8992016
2Confédération Française Démocratique du Travail623 8022017
3Force Ouvrière500 0002011
4Union Nationale des Syndicats Autonomes200 0002015
5Confédération Française de l'Encadrement - Confédération Générale des Cadres170 0002016
6Fédération Syndicale Unitaire160 000
7Confédération Française des Travailleurs Chrétiens140 000
8Union Syndicale Solidaires110 0002014
Fermi

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.