Concha Velasco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Concha VELASCO aŭ Conchita VELASCO (Concepción VELASCO VARONA, Valadolido, 29-a de novembro 1939 - Majadahonda, 2-a de decembro 2023 (84-jaraĝa)) estis hispana aktorino, dancistino, kantistino kaj prezentistino de televido.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Concha Velasco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Concha Velasco | |||||
Naskonomo | Concepción Velasco Varona | ||||
Naskiĝo | 29-an de novembro 1939 (1939-11-29) en Valadolido | ||||
Morto | 2-an de decembro 2023 (2023-12-02) (84-jaraĝa) en Majadahonda | ||||
Mortis per | Limfomo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Paco Marsó (1977–2005) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro kantisto televida prezentisto dancisto vd | ||||
Laborkampo | Aktorado, kantado kaj danco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ŝi studis klasikan kaj hispanan dancon en la Nacia Konservatorio de Madrido kaj ŝi komencis kiel dancistino en la kompanio de Manolo Caracol. Ŝi estis edzino de la aktoro kaj teatra produktoro Paco Marsó.
Ŝi famiĝis ĉefe pro filmoj de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, pro fama kanto "Soy una chica ye-yé" kaj pro pli bonkvalitaj roloj en filmoj de 1980-aj kaj 1990-aj jaroj.
Ŝi ricevis la Ormedalon de la Kinakademio de Hispanio en 2003.