![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Young_Bach2.jpg/640px-Young_Bach2.jpg&w=640&q=50)
Clavierübung (Bach)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Sebastian Bach publikigis dumvive aron de presaĵoj de siaj verkoj por klaviceno aŭ orgeno; en la jaroj ekde 1731 ĝis 1741 en kvarparta kolekto sub la nomo Clavierübung (studaĵo por klavarinstrumentoj). Jen li pensis sisteme pri ĉiuj klavarinstrumentoj: unumanuala klaviceno aŭ klavikordo en la unua parto, orgeno kun aŭ sen pedalaro en la tria parto kaj dumanuala klaviceno en la dua kaj kvara partoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/93/Young_Bach2.jpg/320px-Young_Bach2.jpg)
Per suito, konĉerto, preludo kaj fugo, ĥoralaranĝaĵo kaj variacioj Bach ĉi tie prezentis la plej multajn el la kutimaj ĝenroj kaj komponstiloj. Eĉ se la titolo „Übung“ (ekzerco) nun imagigas lernlibron, la komponaĵoj estis kaj estas neniel facile ludeblaj kaj tute ne sin direktis al instrumentlernantoj. Male ili montras tutsisteme la senkompromise altan kompozician kaj ludoteknikan nivelon de sia verkinto.
La vorto „Übung“ ĉi tie ne estas komprenebla laŭ nuna senco de novlernado, kiu staras en la malfono dum la novlernado, sed male plialtasence kiel ampleksa spirita kaj teknika alproprigo, profundigo kaj meditado de la ludanto unuflanke, kiel aplikado de la komponista metio aliflanke.