Citrusgumŝela virusoido
From Wikipedia, the free encyclopedia
La infekta malsano citrusgumeca ŝelo estas kaŭzata de virusoido nomita Citrusgumŝela virusoido kies anglalingva mallongigo estas CGBVd. Ĝi estas raso de lupulnaniga virusoido, kiu estas membro de la genro Hostuvirusoido.
Kiel la nomo sugestas, la citrusgumeca ŝelo viroido kaŭzas problemojn en la ŝelo de la dolĉa oranĝarbo.[1]
Skrapado de la trukŝelo elmontras lokalizitajn punktojn aŭ linion de ruĝbruna, gumoimpregnita histo ĉirkaŭ la supra greftparta cirkonferenco precipe videbla proksime al la kuniĝa greftloko. La senkolorigo kaj gumado povas etendiĝi super la kuniĝa greftloko al la ĉefaj branĉoj de la dolĉa oranĝo, dum en severa infektado malhelaj strioj de gum-impregnita histo ankaŭ povas esti observataj en longitudaj sekcioj.[2]