![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Luftbild_ZitadelleCyriaksburg.jpg/640px-Luftbild_ZitadelleCyriaksburg.jpg&w=640&q=50)
Citadelo Cyriaksburg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La citadelo Cyriaksburg en Erfurto origine estis urba, poste sveda, pli poste majenca kaj prusa urba fortikaĵo de la 17a ĝis la 19a jarcento. La konstruaĵoj de la citadelo situas sur la 265 m alta Cyriaksberg (monto de St. Ciriako), meze de la Erfurta Ĝardenekspozicio aŭ EGA-Parko en la sudokcidento de la turingia ĉefurbo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Luftbild_ZitadelleCyriaksburg.jpg/640px-Luftbild_ZitadelleCyriaksburg.jpg)
Samloke staris ekde la 12a jarcento la monaĥejo de St. Ciriako, kiu translokiĝis de la Katedrala monteto meze de la urbo ĉi-tien. 350 jaroj pli poste oni malkonstruis ĝin kaj konstruis inter 1480 kaj 1604 la urban fortikaĵon „Cyriaksburg“ (ciriaka burgo). Ĝi plifortigu la defendon de la urbo en okcidenta direkto, kontrolante la stratojn al Gotha kaj Nordhausen. Dum la Tridekjara Milito laŭ ordono de Gustavo la 2a de Svedio oni ŝanĝkonstruis la fortikaĵon al Citadelo. La nova konstruaĵo servis al la svedoj kiel elirbazo por iliaj atakoj. Post la konkero de Erfurto en 1664 fare de la majencaj kaj francaj trupoj la Majenca princelektisto kaj arkiepiskopo Johann Philipp von Schönborn modernigis parton de la konstruaĵo, sed ĝi grave perdis pro la konstruo de la Citadelo Petersberg sian signifon. Tamen komence de la 19a jarcento prusaj kaj poste francaj trupoj konkeris ĝin por mallonga tempo. La Viena Kongreso en la jaro 1815 donis la Citadelon Cyriaksburg kune kun Erfurto refoje al Prusa Reĝlando. La citadelo estis plivastigita inter 1824 kaj 1830 kaj ŝanĝkonstruita laŭ la novprusa sistemo. Ĝi estis uzata kiel fortikaĵo ĝis la fondo de la Germana Regno en 1871. Ekde 1873 oni malkonstruis grandan parton de la fortikaĵo. La reston oni uzis kiel soldata dormejo ĝis la fino de la Unua Mondmilito. En 1919 la urbo Erfurto aĉetis la tutan Cyriaksberg kaj alikonstruigis ĝin kune kun la restaĵojn de la citadelo al urba parko. Dum la Dua Mondmilito kontraŭaviadilaj kanonoj estis lokitaj sur la monto.
Ekde la 1950aj jaroj oni uzas la areon por pluraj ĝardenekspozicioj kaj ekde 1963 ankaŭ por la ekspozicio Internacia Hortikultura Ekspozicio de la Socialistaj Landoj (ega). El tio fariĝis post 1990 la hodiaŭa egapark Erfurt. „Ega“ staras por „Erfurter Gartenbauausstellung“, esperante: Erfurta Hortikultura Ekspozicio. Ekde 1995 okazis vastaj renovigaj laboroj. Hodiaŭ la konstruaĵo enhavas vinrestoracion, stelobservejon kaj la Germanan Hortikulturan Muzeon. La stelobservejo ekzistas ekde 1961 kaj la muzeo ekde majo 2000.