urbo en nuna Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Cisnădie [ĉisnədije] (hungare: Nagydisznód nadjdisnod, germane: Heltau) estas urbo en Rumanio sude de Sibiu.
Cisnădie | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto en Rumanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 555300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 22 277 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 43′ N, 24° 9′ O (mapo)45.71277777777824.150833333333 [+] | ||||
Alto | 454 m [+] | ||||
Areo | 277,13 km² (27 713 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cisnădie [+] | |||||
En 1910 ĝi havis 2 064 loĝantojn [germanoj, rumanoj, hungaroj); en 1992 17 373 (rumanoj). Ĝi estas de la 18-a jarcento tekstilindustria centro. La censo de 1941 rezultigis 5 385 loĝantojn, inter kiuj estis 3 691 etnaj germanoj.
Ĝiaj unuaj mencioj skribe estas en 1204; en 1323; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Loko Heltau estis dokumente menciita unue en 1204. En 1425 tie estis konstruita la unua horloĝa turo de Transilvanio. En 1500 la loko ricevis la rajton je ĉiujara foiro, laŭ decido de la reĝo László la 2-a. Inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj la loko suferis pro atakoj de turkoj, kiuj kaŭzis multajn detruojn. Pesta epidemio en 1660 kaŭzis 411 mortojn. En 1743 en Cisnădie ekloĝis proksimume 125 Landler (protestantaj ekzilitoj el Aŭstrio). En 1946 Cisnădie ricevis la rangon de rumana urbo. Post 1990 pliparto de la etnaj germanoj formigris.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.