Tagnokta ritmo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cirkadia ritmo aŭ tagnokta ritmo[1] estas biologia procezo, kiu havas ciklon de proksimume 24 horoj. Vera cirkadia ritmo estas impulsata de interna biologia horloĝo anstataŭ sole respondi al ŝanĝoj de la medio. La biologia horloĝo sinkronas al la taga-nokta ciklo per signoj kiel lumo, temperaturo aŭ manĝaĵo. La dorma ciklo estas la plej videble cirkadia ritmo en homoj, sed preskaŭ ĉiuj fiziologiaj procezoj kaj konduto havas cirkadiajn ritmojn. Cirkadiaj ritmoj estas observataj en multaj bestoj, plantoj, fungoj kaj cianobakterioj.