Urbo kaj municipo en Portugalio From Wikipedia, the free encyclopedia
Cinfães estas urbo de Portugalio, situanta en la plej nordokcidenta pinto de la Distrikto Viseu, Centra regiono kaj la subregiono Viseu Dão-Lafões. Ĝi havas ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn (2021).
Cinfães | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1513 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4690 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 20 427 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 4′ N, 8° 5′ U (mapo)41.066666666667-8.0833333333333 [+] | ||
Areo | 239,29 km² (23 929 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cinfães [+] | |||
Ĝi estas sidejo de la municipo Cinfães, kiu havas totalan areon de 239,29 km², kaj 17.730 loĝantojn (2021), subdividita en 14 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kun Marco de Canaveses kaj Baião, oriente kun Resende, sude kun Castro Daire kaj Arouca kaj okcidente kun Castelo de Paiva. La teritorio estas tute sude de la rivero Douro kaj ĝis la montaro Serra de Montemuro (sude), dum la sidejo mem estas apud la rivero kaj apud la ŝoseo 222 kiu bordas laŭ la maldekstra bordo ĝis Lamego oriente.
Prahistorian loĝadon atestas kastrumoj kaj monumentaj megalitoj troviĝantaj en la municipo. El la romia epoko estas disaj restaĵoj, sed jam en la 6-a jarcento a.n.e., estis naviga komerco laŭ la rivero Douro inter grekoj kaj hispanoj. Kvankam ĝermanoj ja loĝis en la areo, la islamanoj ne lasis multajn restaĵojn tie. La areo de Cinfães estis konkerita el islamanoj inter 1058 kaj 1064, kiuj estis respektive, la jaroj de la konkeroj de Viseu kaj de Koimbro. Post la fondo de la Reĝlando Portugalio (en 1143), ekis administracia organizado, per kreado de municipoj.
La historia de Cinfães estis ligita al la Templanoj, kiuj tie posedis fortikaĵojn, kiel la Turo de Chã aŭ Turo de Pintos, kaj ĉefe ĉe Santiago de Piães; kaj ankaŭ al la infanaĵo de El-Rei D. Afonso Henriques kaj lia tutoro Egas Moniz. Cinfães aperis en dokumentoj inquirições de D. Afonso la 3-a (1258) kaj D. Diniz (1288), kaj donis foruon D. Manuelo la 1-a en Lisbono, en la 1a de Majo 1513. La komarkon Cinfães estis poste kreita per dekreto de 24a de Oktobro 1855 enhavante la fregeziojn de tiu municipo kaj de Sanfins da Beira – tiam nuligita. Elstaras la romanikaj preĝejoj kaj arkitekturo de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, videbla ĉefe en la senjordomegoj.
En la unua duono de la 20-a jarcento la loĝantaro estis stabila kaj atingis preskaŭ 36 000 loĝantojn en 1950, sed poste malpliiĝis iomete pro elmigrado ĝis nunaj 17 000 loĝantoj, tio estas, oni perdis duonon.
Cinfães havas la jenajn fregeziojn:
En pluraj loĝlokoj estas interesaj preĝejoj kaj kapeloj, kun gravaj pentraĵoj kaj valoraj liturgiaj juveloj; krome estas ankaŭ nobelaj domegoj ĉefe el la 18a jarcento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.