usona lingvisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Christopher "Kriĉjo" CULVER (naskiĝis la 18-an de decembro 1981) estis aktiva usona esperantisto inter 1998 kaj 2005, kiu subite forlasis la Esperanto-movadon publikigante siajn kialojn en interreta eseo skribita en la angla.
Christopher Culver | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de decembro 1981 (42-jaraĝa) |
Lingvoj | angla • finna • Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1998–2005) lingvisto universitata instruisto |
Culver estas studento ĉe Loyola-Universitato Ĉikago, kie li studas lingvojn. Antaŭe, li ankaŭ estis usona marsoldato dum ĉirkaŭ unu jaro, sed ricevis honoran eligon el la usona mararmeo (pro tio ke li dum deĵorado en la mararmeo konvertiĝis kaj al pacisma idealisma Esperantismo kaj Rom-katolikismo).
Interalie, Culver servis kiel TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de TEJO kaj kunlaboris en Vikipedio kaj la anglalingva Citizendium. Li estis kandidato por Ĝenerala Sekretario de TEJO en 2003 - tamen, li ne estis elektita.
Komence de 2005 li ĉesis aktivi en la Esperanto-movado. Poste en la interreto li publikigis eseon, Why Esperanto Suppresses Language Diversity: Thoughts on Leaving the Esperanto Movement (Kial Esperanto Subpremas Lingvan Diversecon; Pensoj je Forlaso de la Esperanto-Movado), en kiuj li ĝisradike kritikas la konduton kaj celojn de esperantistoj. Interalie li kritikas UEA-n kaj la Esperanto-movadon jene:
Kelkaj homoj verkis eseojn, kiuj celas kontraŭi la asertojn de Culver. Ekzemple, Martin Minich (TEJO-volontulo por la jaro 2005) respondis al la eseo de Culver, skribante ke:
Kelkaj estas opiniintaj, ke ne taŭgas nomi la aktivec-ĉeson de Culver "kabeo", pro tio ke Culver ne silente forlasis la movadon, kiel faris Kabe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.