Children's Fairyland
From Wikipedia, the free encyclopedia
Children's Fairyland, U.S.A. estas amuzparko, en Oakland (Kalifornio), sur la bordoj de la Lago Merritt. Ĝi estis unu el la plej fruaj "temhavaj" amuzparkoj en Usono[1]. Fairyland inkludas 4.0 ha de amuzejoj, distrejojn kaj animalojn. La parko estas hejmo de la Pupteatro Open Storybook, nome plej malnova senĉese funkcianta pupteatro en Usono.[2]
Children's Fairyland | ||
---|---|---|
konstruaĵo, amuzparko [+] | ||
Lando | Usono | |
Federacia ŝtato | Kalifornio | |
Situo | Oakland | |
- koordinatoj | 37° 48′ 32″ N, 122° 15′ 36″ U (mapo)37.809-122.26 [+] | |
Malfermo | 2-a de septembro 1950 | |
Children's Fairyland | ||
Vikimedia Komunejo: Children's Fairyland [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fairyland estis konstruita en 1950 fare de la Oakland Lake Merritt Breakfast Club, nome loka servoklubo.[3] La parko estis agnoskita enlande pro sia unika valoro, kaj dum la movado "City Beautiful" de la 1950-aj jaroj inspiris plurajn urbojn krei siajn proprajn parkojn. Walt Disney turneis al multaj amuzparkoj en 1950, kiel Children’s Fairyland, serĉante ideojn por tio kio iĝos Disneyland.[1][2] Li dungis la unuan direktoron de Fairyland, nome Dorothy Manes, por labori en Disneyland kiel junulardirektoro, en kiu posteno ŝi pluis el la malfermo de la parko ĝis 1972.[4]
Pluraj artistoj kontribuis al ekspozicioj, murpentraĵoj, puparo kaj skulptaĵoj de la parko. Kelkaj el la plej bone konataj artistoj estas Ruth Asawa kaj Frank Oz, kiu estis metilernanta pupisto en la parko kiam junulo.[2]