![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3d/Chiesanuova_100112.jpg/640px-Chiesanuova_100112.jpg&w=640&q=50)
Chiesanuova (San-Marino)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Chiesanuova [kjezanŭova] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 5,46 km² kaj, laŭ takso de 2006, 1029 loĝantojn. Situante sud-okcidente en la lando ĝi limas al la municipoj Fiorentino kaj urbo San-Marino kaj kun la italaj municipoj Sassofeltrio kaj San Leo (provinco Pesaro e Urbino).
ISO
Acquaviva | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Municipoj de San-Marino ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | San-Marino | ||
Poŝtkodo | SM-47894 | ||
Telefonkodo | el Italio kaj Vatikano: 0549, el aliaj landoj: +378 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 029 | ||
Loĝdenso | 188 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 43°54′N 12°25′O (mapo) | ||
Alto | 450 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 5,46 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La municipo en 1320 libervole aliĝis al la respubliko. Ĝia nomo ĝis la 16-a jarcento estis Busignano, laŭ bienposedanto Bucinius en la romia tempo. Okaze de novkonstruo de preĝejo, S. Giovanni Battista in Curte, ĝi alprenis la nunan nomon, kiu signifas "nova preĝejo". Uzatas ankaŭ la nomo Penna Rossa (ruĝa plumo, laŭ la ruĝa plumo en la blazono). S. S. Pennarossa estas ankaŭ la nomo de la loka futbala klubo.
Plej alta loko en la municipo estas monteto Lo Zoro (512 m).