Chemnitz
komunumo de Saksio en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Chemnitz [KEMnic] (ĉeĥe Saská Kamenice, sorabe Kamjenica) estas eksterdistrikta urbo en la sudoriento de Germanio, kiu situas je la norda rando de Ercmontaro. Ĝi estas la tria plej granda urbo en Saksio. Por honori la filozofon Karl Marx la "realsocialismaj" regantoj en 1953 ŝanĝis la nomon de la urbo al Karl-Marx-Stadt, kaj tiu urbonomo uziĝis ankaŭ en esperantlingva formo Karl-Marks-Urbo. Ekde 1990, la jaro de la reunuiĝo de Orienta kaj Okcidenta Germanio, la urbo denove nomiĝas Chemnitz (kaj esperantigita urbonomo ĝis nun ne kutimiĝis). De tiam konsiderinde malkreskis la loĝantaro (de ĉirkaŭ 315 000 al 248 563 fine de decembro 2022).
Rapidaj faktoj urbego • ĉefregioncentro • urban district in Saxony • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...
Chemnitz | ||||||
| ||||||
urbego • ĉefregioncentro • urban district in Saxony • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0371 037200 (Wittgensdorf) 037209 (Einsiedel) 03722 (Röhrsdorf) 03726 (Euba) | |||||
Poŝtkodo | 09111–09131, 09224 (Grüna, Mittelbach), 09228 (Wittgensdorf), 09247 (Röhrsdorf) | |||||
Aŭtomobila kodo | C | |||||
Oficiala Municipokodo | 14511000 | |||||
NUTS | DED41 | |||||
LOCODE | DE CHE | |||||
Subdivido | 39 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Barbara Ludwig | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 09111 Chemnitz | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 248563 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 50′ N, 12° 55′ O (mapo)50.83333333333312.916666666667 | |||||
Alto super la marnivelo | 298 m | |||||
Areo | 220,85 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.chemnitz.de/ | |||||
Fermi
En 2025 Chemnitz estos Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kune kun Nov-Gorico en Slovenio.