Charles de Morny
From Wikipedia, the free encyclopedia
Charles Auguste Louis Joseph Demorny, nome grafo de Morny, duko de Morny, naskiĝinta en Sankt-Maŭrico (Svisio) la 17an de septembro 1811 kaj mortinta en Parizo la 10an de marto 1865, estis franca financisto kaj politikisto dum la Julia monarkio, la Dua Respubliko kaj la Dua Imperio, deputito, ministro pri Internaj Aferoj (1851-1852), prezidanto de la Parlamento kaj prezidanto de la Ĝenerala Konsilantaro de Puy-de-Dôme (1852-1865).
Ŝajne li estis ekstergeedza filo de la reĝino de Nederlando nome Hortense de Beauharnais kaj de la grafo de Flahaut kaj estus ekstergeedza nepo de Talleyrand kaj duon-frato de Napoleono la 3-a. Charles de Morny estas ĉe la origino de la fondo de la vilaĝo Le Vésinet ĉe la fluejo de la Sejno ĉe Parizo, de la urbanizado de Deauville kaj de la Parc des Princes ĉe Boulogne-Billancourt. lia posteulo estas la 7a Duko de Morny, Arnaud Henry Salas-Perez (duko de Talleyrand 1982-)