From Wikipedia, the free encyclopedia
Chľaba, hungare Helemba, germane Hellenbach estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Chľaba | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 943 66 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 705 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 51 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 50′ N, 18° 50′ O (mapo)47.8313888918.82555556 [+] | ||
Alto | 115 m [+] | ||
Areo | 13,96 km² (1 396 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chľaba [+] | |||
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, proksime de kunfluejo de Danubo kaj Ipeľ, fine de sakovojo, laŭ la slovaka-hungara ŝtatlimo, laŭ fervojo Budapeŝto-Nové Zámky. Štúrovo troviĝas 12 km-ojn for.
La unua mencio pri la loko devenis el 1124. La tataroj detruis la vilaĝon en 1241. En 1355 ŝipistoj de la komunumo ricevis sendoganecon. En 1838 iomete fore la vilaĝo rekonstruiĝis pro inundo. En 1910 loĝis tie 1040 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al la distrikto de Szob. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 702 da homoj (609 hungaroj). Ekde 2008 nur la riveroj baras la trafikon, ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.