From Wikipedia, the free encyclopedia
Departemento Cezaro (hispane Cesar) estas unu el la 32 departementoj de Kolombio. La departemento situas en la nordorienta zono de la lando, la areo estas 22.905 km² kun 1.166.420 loĝantoj.
Departemento Cezaro | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
departemento de Kolombio [+] | ||
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 50 m [+] | |
Ĉefurbo | Valledupar | |
- koordinatoj | 9° N, 74° U (mapo)9.2333333333333-73.516666666667 [+] | |
Akvokolektejo | 22 905 km² (2 290 500 ha) [+] | |
Areo | 22 905 km² (2 290 500 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 295 387 [+] (2020) | |
Horzono | UTC-5 | |
ISO 3166-2 | CO-CES | |
Oficiala(j) lingvo(j) | La hispana estas la ĉefa lingvo, la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en siaj teritorioj | |
Departemento Cezaro | ||
Vikimedia Komunejo: Cesar Department [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Situante en la nordorienta parto de Kolombio, la departemento de Cezaro limas norde kun la departementoj de La-Guaĥiro kaj Magdaleno; en la sudo ĝi limas kun la departemento Bolivaro, Santandero kaj Norda Santandero; kaj en la oriento, kun Norda Santandero kaj la Bolivara Respubliko Venezuelo. Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas 07°41’16’’ kaj 10°52’14’’ de norda latitudo kaj 72°53’27’’ kaj 74°08’28’’ de okcidenta longitudo. Parto de la teritorio estas parto de la montaro Serranía del Perijá. Laŭ la stato de 2020 en la departemento vivis 1 295 387 loĝantoj sur areo de 22 905 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun La Guajira, Magdalena, Bolivaro, Santandero, Norda Santandero kaj Zulia.
Ĝia ĉefurbo estas Valjeduparo. Cezaro iĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1967.
(nombroj de loĝantoj laŭ la stato de 2005)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.