From Wikipedia, the free encyclopedia
La Cenaklo (el la Latino cenaculum, "manĝoĉambro"), ankaŭ konata kiel la supra ĉambro (el la kojnea greka anagaion and hyperōion, ambaŭ signifante "supra ĉambro"), estas ĉambro en Monto Ciono en Jerusalemo. Laŭ tradicio, estis la loko de la Lasta Vespermanĝo.
Cenaklo | ||
---|---|---|
kristana preĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 31° 46′ 18″ N, 35° 13′ 45″ O (mapo)31.77176388888935.229166666667 | |
Cenaklo | ||
Vikimedia Komunejo: Cenacle (Jerusalem) [+] | ||
Plej antikvaj kristanaj sgrafitoj estas tiuj malkovritaj en la supozita Tombo de Davido en Jerusalemo. En ties subtera etaĝo, sur la Monteto Sion, arkeologoj lastatempe malkovris niĉon direkttitan al Golgoto, en kiu estis trovitaj rulaĵeroj de la Biblio. Sed en ĝi estis ankaŭ deĉifritaj alvokoj al Jesuo kaj aliaj kristanaj preĝaj formuloj.
Ĉu reĝo Davido estis entombigita ĝuste tie? La lokoj kiuj en Jerusalemo pretendas tiun honoron estas diversaj. Tiu estas la malpli certa, tamen la eĉ eta ebleco ke tio kongruas kun la vero nun konsilas la israelajn aŭtoritatojn ne cedi la lokon al la katolikoj kiuj laŭ jarcentoj ĝin posedis. Ne estas fundamentita tradicio, ke la tombo de la reĝo troviĝas en la loko de la lasta vespermanĝo aŭ sur tiu kiun nun onidiras monteto Sion. Fakte tiu monteto ne estas tiu kiu origine estis indikata kiel la Monto Sion. Tiu nomo referencas al ero plej antikva de Jerusalemo (Urbo de Davido) kaj, poste, al la Monto de la Templo. El tio devenas grava parto de la simbola povo de la termino en la Sanktaj Skriboj. Davido estis entombigita en la Davida urbo (1 Reĝoj 2,10), kaj tiel ankaŭ liaj posteuloj (1 Reĝoj 11,43; 14,31; 15,8; 15,24; 22,50; 2 Reĝoj 9,28; 15,38; 16,20).
Kiel naskiĝis la miskono? Pro la fakto ke kristanoj por honori Jesuon, evangelie epitetatan Filo de Davido, instalis devotecan altaron dediĉitan al la profeta figuro de la antaŭulo de Kristo. Iom post iom oni, kaj fariĝis senkontrola tradicio, plielstarige nomis la lokon “Tombo de Davido”.
La supera etaĝo de tiu “tombo” situas la manĝosalono kiun kristanoj, de ĉiam, indikas kiel la loko de la Lasta Vespermanĝo de Jesuo kun liaj disĉiploj. Tiu loko, domo certe de simpatianto al Jesuo, fakte, estis kristana-juda sinagogo, kie kolektiĝis kristanoj de la postkrista generacio almenaŭ dum diversaj jardekoj de la unua kaj dua jarcentoj. Jen la kialo de la ĉeesto de tiuj sgrafitoj, kiuj montras, laŭ Carsten Peter Thiede (1952-2004) la historian valoron de la evangeliaj rakontoj ĉar evidentas ke Jesuo estis klare konita kaj... preĝata. Krome, ĉe la Universitato de Jerusalemo estas gardata la ostaro, tie elfosita, de iu membro de tiu komunumo: temas pri iu Aleksandro, eble filo de Simono el Cireno, la viro kiu helpis Jesuon Kriston porti la krucon (la transversan lignon) sur la vojo al Golgoto.
Hodiaŭ homoj povas viziti la lokon per bileto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.