municipo en Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Cañamaque [kanjaMAke] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Cañamaque estas etimologie eble rilata al la hispanlingva vorto "cáñamo", pro kio ĝi signifus ion kiel Kanabejo.
Cañamaque | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42220 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 2° 14′ U (mapo)41.444722222222-2.2361111111111 [+] | ||
Alto | 958 m [+] | ||
Areo | 23 km² (2 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cañamaque [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 32 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 400 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.
Ĝi distas 52 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas inter Maján (nordokcidente) kaj Fuentelmonge (sudoriente) laŭ ŝoseo el la provinca ŝoseo SO-340 al Maján. Norde estas Velilla de los Ajos kaj Serón de Nágima.
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.