From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaviturbo - tagaloge Lungsod ng Kabite, en alia loka lingvo Ciudad de Cavite - estas kvinaklasa urbego kaj mara havenurbo en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. Ŝajnas, la loknomo devenis el la tagaloga vorto "Tangway" (duoninsulo, el tio la hispanoj formis nomon signifanta hoko, ĉar la duoninsulo estas hokforma).
Kaviturbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4100 • 4101 • 4125 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 100 674 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 9 245 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 29′ N, 120° 54′ O (mapo)14.483333333333120.9 [+] | ||||
Alto | 15 m [+] | ||||
Areo | 10,89 km² (1 089 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cavite City [+] | |||||
Kaviturbo kuŝas sur hokforma duoninsulo laŭ la marbordo . Laŭjure provinca ĉefurbo Imuso troviĝas nur 8, Tanza 10, Las Piñas 11, Pasay 13, Paranjako, General Trias kaj Manilo po 15 (sed laŭvoje Manilo 35), Dasmariñas 17, Kezonurbo 31 kilometrojn (aere) .
Arkeologoj trovis en tiu ĉi loko prahistoriajn homajn restaĵojn. Laŭ etnografoj la plej fruaj migrantoj venis de Borneo. Hispanoj alvenis kaj ekloĝis en 1571. En 1590 ili konstruis fortikaĵon kaj defendan muron. La oficiala fondo okazis nur en 1614, ekde tiam ĝi estis provinca ĉefurbo. San Roque estis fondita kiel aparta municipo ankaŭ en 1614. La haveno de Kaviturbo estis ligita al la internacia komerco. Ofte pezaj oceanaj ŝipoj ne povis atingi Manilon, tial Kaviturbo estis rigardita, kiel la ĉefhavenurbo de Manilo. Inter 1609 kaj 1616 oni konstruis ŝipkonstruejon. Usono akiris la marhavenan urbeton en 1898 kaj establis ĝin kiel sidejo de la Usona Mararmeo en Filipino. San Roque kaj aliaj similaj municipoj aliĝis al Kaviturbo en 1903. Kaviturbo urbiĝis en 1940. Dum la 2-a mondmilito en 1941 la japanoj bombardis la urbon kaj detruis usonajn marameajn instalaĵojn. En 1945 jam la usonanoj bombardis tute detruante la malnovan historian havenurbon. En 1954 la ĉefurba statuso estis transdonita al Trece Martires. En la fruaj 2000-aj jaroj Kaviturbo laŭ nombro de loĝantaro atingis la internacia klasifikon grandurbo kaj nun ĝi havas kvin distriktojn.
Kaviturbo havas vendejegojn kaj marbordajn plaĝojn.
En Kaviturbo vivas romkatolikoj plejparte. En la urbego funkcias kampuso.
Laŭ la marbordo kuras ĉefvojo el Manilo, al tio aliĝas vojo el le duoninsulo. Kaviturbo havas armean flughavenon (ĝis 1971 ĝi apartenis al Usono). Pramo trafikas al Pasay.
La klimato de Kaviturbo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2078 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
San-Diego, Kalifornio, Usono
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.