Catherine Rihoit
From Wikipedia, the free encyclopedia
Catherine Rihoit (naskiĝis en 1950 en Caen, do nun 74-jara) estas franca verkistino, scenaristino kaj biografino.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Catherine Rihoit | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (74-jaraĝa) en Caen | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo biografo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Portrait de Gabriel ("portreto de Gabrielo"), ŝia debuta romano, aperis en 1977. En 1979 ŝi honoriĝis per la literatura premio Deux Magots, prononco [dø maGO], pro la romano Le bal des débutantes ("la balo de la debutantoj"). Ŝia romano La Nuit de Varennes ou l'Impossible est pas français ("la nokto de Varennes" aŭ - "neeblo ne estas franceca") de 1982 estis transformita en filmon, la Nokto en Varennes, la saman jaron.
Ŝiaj verkaĵoj ofte temas pri katolikismo. Ŝi skribis biografiojn de Tereza de Lisieux (Plon, 1992), Brigitte Bardot (1986), Dalida, kaj Bernadeta de Lourdes (2009).
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri franco. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |